top of page
Pink Sugar

ザメンホフ祭2022

日程:12/14(水) 11時~ エスペラントセンター + Zoom開催

​無事、終了しました

En la 14a de decembro, merkredo, Zamenhofa Festo okazis kaj 8 membroj ĉeestis kaj en la ĉambro de HEC kaj per Zoomo.
Unue s-ro Osioka parolis pri sia Esperanta vivo.
Kiam li estis knabo, li vizitis kaj restadis en Ĉinio, kie lia patro estis, tiam li bone ekparolis la ĉinan! Sed se ne daŭre uzas ne-patrinan lingvon, oni forgesas ĝin. Nun li memoras nur "Yantyo rai rai," rikiŝoj venu venu ( 人力車 来来)
En urbo Hirosima ĉe lia loĝejo kun la partnero li gastis unu tagon aŭ 7 tagojn pli ol 300 Esperantistoj el 30 landoj dum 20 jaroj ĝis lia 79a aĝo antaŭ pandemio de novtipa krona viruso!
Post kantado de "La Espero" ni festis por s-ino Osioka Taeko pri sia ricevo de premio Deguĉi.
S-ro S sendis gratulvortojn al ŝi kaj s-ino Taeko parolis pri sia grava kaj granda agado por paco.
Ŝi ne nur kolektis pli ol 110 000 subskribojn por la forigo de nukleaj armiloj, sed ĉiujare en la Internacia Virina Tago ŝi kunlaborante kun virinoj en urbo Hirosima sendis pacajn mesaĝojn en Esperanto al diversaj landoj, kiuj fine kondukis al la ekspozicio pri atombombado en Svislando, Italio ktp.
Kaj ni gratulis al s-ro N por lia sukceso de ekzameno por akcepto pri kursoj por diplomitoj de Hiroŝima Universitato.
Ni deziras al li, ke li bonvolu antaŭeniri sur la vojo kion li volas celi, kun atenti pri sia sano, kun sincereco koncentradante antaŭ siaj okuloj, paŝon post paŝo.(el gratulvortoj de s-ro S al s-ro N)
Ni aŭskultis belajn kantojn de s-ino Noda Ĵunko, kaj poste sinprezentis unu post la alia manĝante tagmanĝon.
Ni feliĉas vidi Kuniklo🐰, kiu estas lernanto de elementa kurso de Esperanto kaj patrino de Ridi🌻, por la unua fojo!
Post tagmeze s-ino Taeko voĉlegis tre kortuŝan bildlibron "Fajro de atombombo". Kaj ŝi montris al ni la ceramikon, kiu estis bakita de s-ro Yamamoto Takudou, filo de s-ro Yamamoto Tacuo, per tiu fajro.
Ni kantis la kanton de s-ino Noda Ĵumko, "La Kvar Sezonoj", kaj kantis "La Taĝiĝo" por malfermi la Feston.
Post la Kongreso de ĈugokuŜikoku Esperanto-Ligo, kiu okazos en la 18a de decembro, estos vintraj ferioj de dimanĉa lernrenkontiĝo, kaj venontjare ni havos la unuan renkontiĝon de la nova jaro 2023, ekde la 20:00 de la 15-a de januaro.
Feliĉan kaj sanan novjaron al vi ĉiuj!

 

Programoj de antaŭtagmeze 午前の部
11:00 〜 12:00(11:45)

1. Parolado de s-ro Osioka 
"Esperanto kaj mi" kiel la komencaj vortoj de la "Zamenhofa Festo"
S-ro Oにこれまで歩んで来られたエスペラント人生を語っていただきます。

2. Kanto "La Espero"

3. Gratulon al s-ino O.T 
世界的な平和賞である出口賞を受賞されたOさんのお祝い会です。
     ①Vortoj de gratulon , s-ro Sugibajasi 
      ②Parolado de s-ino Taeko

4. Gratulon al s-ro N.M
NさんがH大学大学院に入学されるお祝い会です。
       Saluto-Vortoj de s-ro N
        Demandoj al s-ro N

5. Tagmanĝo 12:00(11:45)
この時間に皆さん、お昼ごはんを食べながら、自己紹介をしていただきます。
   
Programoj de posttagmeze 午後の部
12:30 〜 13:00

1. Libro legado de s-ino Osioka Taeko 
絵本の読み聞かせをしてもらいます。

2. Deklama Teatraĵo "Arbo Aogiri kaj Suzuko"(? 時間が有れば?)

3. Ni kantu!
       ① Kanto de Kvar Sezonoj (Ŝiki no Uta)

4. Ni parolu pri la venonta jaro

5. Kanto "La Taĝiĝo"

bottom of page